Preĝejo Sankta Mikaelo (Rákosszentmihály)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Sankta Mikaelo
Paroĥa kirko Sankta Mikaelo en Rákosszentmihály
Paroĥa kirko Sankta Mikaelo en Rákosszentmihály
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, loĝkvartalo Rákosszentmihály
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥo ekde 1927
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 55 m
Larĝo 16,5 m (kun la kruconavo)
Alto 37 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Mikaelo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en loĝkvartalo Rákosszentmihály.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dokumento de Karolo la 1-a (Hungario) mencias la preĝejon kun paroĥo en 1335. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, la preĝejo malaperis. Menciinda loĝantaro estiĝis nur en la 19-a jarcento. Komence la katolikoj apartenis al Csömör, ekde 1890 en lernejo oni aranĝis mesojn. Aparta katolika grupo formiĝis en 1915, paroĥo en 1927. La kirko estis konstruita jam en 1902. La orgeno alvenis en 1905, ĝi iomete moderniĝis en 1937. La kirko pligrandiĝis en 1937, tiam oni konstruis la kriptojn en la kelo. Inter 1970 kaj 1978 la konstruaĵo renoviĝis (ekstere nur en 1995).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola laŭ placo, antaŭe estas videbla statuo pri József Mindszenty. Nur la meza parto de la fasado estas simetria, estas tie la enirejo. Interne la nova altaro estis farita en 1976. La du flankaj altaroj estas:

Kermeso okazas en la 29-an de septembro (aŭ en la sekva dimanĉo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Mindszenty antaŭ la kirko