Preĝejo Sankta Mikaelo (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo
Preĝejo Sankta Mikaelo en Sopron
Preĝejo Sankta Mikaelo en Sopron
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 450 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Sopron, kie ĝi estas la plej malnova paroĥa preĝejo. Pro la mezepokaj kutimoj ĝi konstruiĝis ekster la urbomuroj en la tombejo.

Ligna gravuraĵo pri la preĝejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova romanika kirko konstruiĝis en la 13-a jarcento. Post 2 jarcentoj ĝi gotikiĝis. Inter 1608-1674 la luteranoj uzis la preĝejon kune kun la apuda kapelo. La nun videbla novgotika formo estis farita en la 19-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la strato en korto. La konstruaĵo parte havas romanikajn kaj gotikajn elementojn. En mezo de la fasado la plurangula turo altiĝas, kies piedo estas la enirejo. En la kontraŭa flanko la sanktejo estas plurangula. Interne eĉ el la 15-a jarcento restis ligna skulptaĵo pri "Madono" kaj aliaj freskoj. La mebloj estis faritaj inter 18591866.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo troviĝas romanika kapelo Sankta Jakobo el la 13-a jarcento. Ĝia formo estas okangula.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kapelo Sankta Jakobo (Sopron).

Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]