Preĝejo Sankta Mikaelo (Vasszentmihály)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
Preĝejo Sankta Mikaelo en Vasszentmihály
Preĝejo Sankta Mikaelo en Vasszentmihály
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasszentmihály
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
paroĥo en Csörötnek
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo estas la sola romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Vasszentmihály. La vilaĝo ricevis la loknomon de patrono de la preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento. En 1570 la loĝantoj istis protestantoj, la katolika grupo estis refondita en 1672. La preĝejo estis trakonstruita laŭ baroko en 1820. La orgeno estis farita en 1886, trakonstruita en 1913.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto en tombejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La turopinto estas piramida. La enirejo funcias tra la turo. La navo finiĝas en duonronda absido, kiu estas tiel alta kaj larĝa, ol la navo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa parto de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.