Preĝejo Sankta Nikolao (Brotterode)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolao-kirko en Brotterode
Panoramo interna
Altaraj fenestroj
Orgeno de Wilhelm Rühlmann

Protestantisma Preĝejo Sankta Nikolao (germane: Kirche St. Nicolai) troviĝas en la kvartalo Brotterode de la urbo Brotterode-Trusetal en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1364 menciitis la unuan fojon Nikolao-kirko kiu brulkonsumiĝis en 1428. En 1523 estiĝis sur la sama grundo ŝtona novkonstruitaĵo kiu cedis inter 1778/79 al pli granda ejo. Kun du galerioj ĝi havis 1200 sidlokojn.

En la 10.7.1895 fajrego detruis kvazaŭ komplete la komunumon Brotterode, inklude la kirkon. Jam en la 30.9.1898 startis nova konstruo laŭ novgotika stilo kaj konsekriĝo eblis en la 10.7.1900. Por la tuto elspezitis 136.000 oraj markoj. La el sabloŝtono farita kirko donas lokon al naŭ cent fideluloj. La interno estas el piceligno kaj la fenestroj estas plumbe vitritaj: meze staras Jesuo Kristo invitadanta en ruĝa vestaĵo de amo. Maldekstre estas Sankta Petro kun blua-viola kostumo (simbolo de kredo), dekstre Sankta Paŭlo en verda (simbolo de espero).[1]

Tri bronzaj sonoriloj el Apolda estas enture. La orgenon faris en 1901 firmao Rühlmann el Zörbig kaj ĝin restaŭris en 1999 la firmao Waldkircher Orgelbau Jäger & Brommer.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.82569410.446114