Preĝejo Sankta Nikolao (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Sankta Nikolao de BarioPreĝejo de la Servistoj de Mario troviĝas sur la Placo Sankta Nikolao de Madrido (Hispanio) estante unu el la plej antikvaj preĝejoj de la urbo.

La Preĝejo Sankta Nikolao estas menciata en la Foruo de Madrido en 1202 kiel unu el la paroĥejoj de la urbo. Nuntempe ĝi estas la plej antikva de Madrido, post la malkonstruado de la Preĝejo Sankta Maria de la Almudeno. La konservataj arkeologiaj restaĵoj kaj ĝia situo pensigas la historiistojn pri ebla muzulmana moskeo, kvankam tre probable ĝia konstruado estis en la 12-a jarcento, ĉar ĝia turo, deklarata nacia monumento en 1931 havas ĉiujn karakterojn de mudeĥara sonorilturo de tiu epoko. La navo kaj la kapeloj estis reformitaj en la 17-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]