Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Eger)
(Alidirektita el Preĝejo Sankta Nikolao (Eger))
Ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao | |
---|---|
Ortodoksa preĝejo de sankta Nikolao en Eger
| |
Serbian Orthodox church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Eger |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grekokatolika eklezio |
provinco | Heves |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1785–1799 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao aŭ Serba preĝejo estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en urbo Eger.
Historio[redakti | redakti fonton]
Serboj alvenis en la 17-a jarcento, kiuj uzis komence malnovan preĝejon. Oni konstruis novan preĝejon inter 1785-1799 laŭ permeso de Jozefo la 2-a. La ikonaro pretiĝis inter 1789-1791. Dum la sekvaj jarcentoj la serboj formigris aŭ la origina rito forgesiĝis, tial nuntempe la preĝejo estas nur muzeo. La preĝejo renoviĝis inter 1960-1979.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola sur montetopinto. Ĝi havas po unu turon kaj navon. Laŭ la kutimoj la interna parto estas ornamriĉa, precipe la ikonostazo estas impona.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio