Preĝejo Sankta Nikolao (Geschwenda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo
Informaro
Konstruado: 1741
Geografia situo 50° 43′ 52″ N, 10° 49′ 30″ O (mapo)50.73110.825Koordinatoj: 50° 43′ 52″ N, 10° 49′ 30″ O (mapo) f1
Preĝejo Sankta Nikolao (Turingio)
Preĝejo Sankta Nikolao (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Nikolao
Preĝejo Sankta Nikolao
Situo de Preĝejo Sankta Nikolao
Preĝejo Sankta Nikolao (Germanio)
Preĝejo Sankta Nikolao (Germanio)
DEC
Preĝejo Sankta Nikolao
Preĝejo Sankta Nikolao
Situo de Preĝejo Sankta Nikolao
Map
Preĝejo Sankta Nikolao
vdr

La Preĝejo Sankta Nikolao (germane St.-Nikolai-Kirche) estas belega kaj arĥitekture interesa protestantisma kirko en Geschwenda, Germanujo.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Ĉefkarakterizas la vilaĝocentron granda, malfrubaroka, ekde la 11.9.1741 (meto de la fundamenta ŝtono) fare de Gottfried Heinrich Krohne konstruita kaj bonege konserviĝinta Nikolao-kirko kiel ankaŭ la pli ol tri jarcentojn aĝa paroĥestrejo. La planoj por kirkostarigo malanataŭeniras ĝis la jaro 1732-a. Por la novkonstruo de la ununava halokirko devis cedi kaj la t.n. Malnova kastelo kaj la antaŭula konstruaĵo. El ĝi (kiu estis ricevinta novan turon ĵus en 1655 sed terenfalis pro kadukeco) konserviĝis baptujo.

Restaŭradoj de la malinterno okazis en 1979/80, de la interno en 1985, de la historia orgeno en 1993.

Financado[redakti | redakti fonton]

Ĉefa mondonanto estis la regna grafo kaj virtemberga politikisto Heinrich Reinhard von Röder kiu posedis ankaŭ la Molsdorf-kastelon. Lia bildo pendas dekstre malantaŭ la ambono en alteco de la unua galerio.[1] Ŝtona blazono de la röder-oj eĉ dufoje troveblas: kaj supre de la ĉefa kirka enirejo kaj en alteco de ĉ. 10 metroj ĉeture. Kostis la novkonstruo ĉ. 6603 guldenojn. Alvenis kostoj por la bildoj ĉeplafone, supre de la ambono (Dia okulo) kaj aliloke (i.e. kun bildigo de la ĉieleniro, de la resurekto de Jesuo , de la transfiguriĝo ktp. (kio kostis sume 150 regnajn talerojn). La ŝtonrompejoj en Geschwenda, Martinroda kaj Gräfenroda liveris la konstrumaterialon eklezidoman.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Post festo de la altenkonstrufino jam en la 6.5.1741 la restonta konstruprocedo malhelpitis pro la malatendita terenfalo de la ankoraŭ ne finita kirkoturo en majo 1743. Tiu ĉi katastrofo detruis ankaŭ la apudan lernejon. Post kiam mezepoke la eosta direktigo de preĝejo pli kaj pli perdis la iaman gravecon ekzistas ankaŭ kirkoj kia la geschwenda-a: kun ĉefa enirejo eoste kaj altarejo ueste.

Navo kirka kaj turo[redakti | redakti fonton]

Havas la preĝejon mansardan groptegmenton ardezan kaj turon kvarangulan el la jaro 1746 oriente kun kvar ciferplatoj rondarkaj supre de kiuj komenciĝas la spajro. La turo kun alteco de ĉ. 20 metroj havas kupolon vostan kun lanterno kaj pinto kiu interrompatas per tri kornicoj. Pli supre altiĝas turoglobo kaj ventoflago. Malgranda baroka antaŭkonstruaĵo ku portalo alkonstruitis je la turo; la portalon kronas la blazono de la konstrupatrono Röder.

Ĉe la okcidenta vando de la navo ekzistis iam ligna ŝtuparo kiu kondukis ĝis la Röder-loĝio (Röderischer Adelsstand) enen. De tio ankoraŭ videblas malabundaj spuroj.

Interno[redakti | redakti fonton]

Baptujo[redakti | redakti fonton]

En la interno alba-griza-ora antaŭ ĉio admirotas baptujo de 1617 kun pelvo latuna. Ĝi starigitis okaze de la 100-a datreveno reformacia. Ĝi jam troviĝis en la antaŭula konstruaĵo.

Altaro[redakti | redakti fonton]

Krome belegas interne impresa ambonaltaro kiu verŝajne ankaŭ jam estis estinta en la antaŭula kirko; krome ene estas riĉe ornamita orgenfasado de Johann Michael Gutjahr el Seebergen (1744-1748. Ĉe la muro malleve de la altaro, sur la unua galerio, oni vidas portreton de la grafo. En 1747 finfine la tuto komplete estis finkonstruita.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

En la malnova kirko estis ekde 1647 fare de Sebastian Wätzschele (el Seebergen) farita orgeno; ĝin restaŭris en 1673 Caspar Lehmann el Suhl. Kontraŭ pago de ĉ. 620 taleroj kreis en 1744 la seebergen-a Johann Michael Gutjahr novan instrumenton por la novan kirkon. La hodiaŭa duklavara orgeno faritis fare de Guido Knauf en 1662; Knauf tiam uzis la malnovajn registrojn. Komponisto kun amikecaj rilatoj al Johann Sebastian Bach, Johann Peter Kellner evoluigis por tiu ĉi orgeno la ludprogramon.

Bildaro plafona[redakti | redakti fonton]

Gottfried Wunderlich kaj ties filo Christian Gottfried Wunderlich, pentristoj kortegaj el Arnstadt, kreis la mezajn, plafonajn bildojn (surtole). Ili montras scenojn el la Biblio. Wunderlich-a estas ankaŭ la jam menciita loĝio grafa. Ĉe la okcidenta vando estas la portretbildoj de la pastroj deĵorintaj inter 1533 kaj 1768.

Tabulo de la paroĥestroj (luteranaj)[redakti | redakti fonton]

La protestantaj paroĥestroj ekde la 16-a jarcento

Maldekstre postambone pendas alta tabulo kun la nomoj de la pastoroj deĵorintaj ĝis 1742

  1. Plebanus Wolfgangur, paroĥestro ekde 1533, † 1553
  2. Nicolaus Lortz, paroĥestro ekde 1553, † 1577
  3. Martinus v. Berge, paroĥestro ekde 1578, aliensendite en 1587
  4. Paulus Schroeter, paroĥestro ekde 1587, † 1608
  5. Andreas Nagel, paroĥestro ekde 1609, † 1634
  6. Michael Wererus, paroĥestro ekde 1634, aliensendite en 1637
  7. Nicolaus Pauschert, paroĥestro ekde 1638, † 1678
  8. Ludovic. Bernh. Zange, subst. 1665, paroĥestro ekde 1678, † 1707
  9. Joh. Nicol. Beck, paroĥestro ekde 1707, † 1735
  10. Joh. Georg Christ. Stoltz (?), paroĥestro ekde 1735, † 1742
  11. Johann Gebhardus Pfeil, pastoro ekde 1742 (en la aĝo de 27 jaroj)

Bildoj kirkaj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jen la teksto tiea:Ehre, Schwende, Deinen Röder, / küsse seine milde Hand, / welche diesem Gotteshause / soviel Gnade zugewandt. (peto al la lokuloj de Schwenda bonvole dankegi la malavarecon de Röder)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo St. Nikolai (Geschwenda) en la germana Vikipedio.