Preĝejo Sankta Nikolao (Nemesládony)
Preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nemesládony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Győr |
dekanujo | Csepreg |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Nemesládony (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni supozas, ke tiu ĉi kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝanoj plejparte sekvis la protestantismon supozeble depost 1550. La katolika grupo refondiĝis en 1725. La preĝejo estis plene trakonstruita laŭ baroko en 1751. Pliaj trakonstruoj okazis en 1832, en dua duono de la 19-a jarcento kaj en la sekva jarcento. La orgeno estis farita en 1832.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en korto inter arboj, ofte nur la turo estas videbla pro kovro de la arboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Interne tuj post le enirejo galerio por la orgeno estas videbla. Sur la muroj ne estas freskoj. La mebloj estis faritaj en la frua 19-a jarcento.