Preĝejo Sankta Nikolao (Stralsund)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo Sankta Nikolao, vidaĵo de sur la Maria-preĝejo
Turoj kaj ĥorejo de la Preĝejo Sankta Nikolao, vidate ekde la haveno
Sankta Nikolao kaj la urbodomo de Stralsund ĉe la Malnova Foirejo

La Preĝejo Sankta Nikolao, mallonge Nikolao-Preĝejo (germane St.-Nikolai-Kirche) en Stralsund estas la plej aĝa el la tri grandaj paroĥopreĝejoj en la hansourbo Stralsund. Ĝi estis dokumente menciata unuan fojon en la jaro 1276. Sian nomon la preĝejo ĉe la Malnova Foirejo ricevis laŭ Nikolao de Mira, la patrona sanktulo de la ŝipistoj.

Eksteraĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas je 103 metroj (suda turo) iomete pli malalta ol la Maria-Preĝejo ĉe la foirejo. Ĝi entute longas 87 metrojn, kaj la meza navo altas 29 metrojn. La du flanknavoj estas nur duone altaj. En la sama longoproporcio staras la larĝeco de la meznavo de proksimume 13 metroj al la larĝeco de la flanknavoj.

Nikolao-Preĝejo vidate de okcidento

La du turoj larĝas pokaze 16,09 metrojn malsupre kaj 14,60 metrojn supre. La suda turo altas ĝis la ventoflago 102,60 metrojn (el tiuj 58,07 metroj estas masonita brikaĵo). La masonaĵo de la turoj supre estas 2,14 metrojn dika.

En unu el la turo pendas la trivoĉa sonorilaro kun la agordo c♯' - d' - e'.

En la jaro 2003 oni riparis la nordan enirejon ekde la Malnova Foirejo. Pli impona tamen estas la okcidenta ĉefenirejo.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Po naŭ arkaĵaj pilastroj separas la meznavon disde la du flanknavoj. Kune kun la du angulaj pilastroj de la ĥorfinaĵo en la preĝejo staras dudek pilastroj. La okcidentaj pilastroj apartenas al la vera navo, la orientaj portas la altan ĥorejon. La pilastroj en la navo estas okangulaj, tiuj de la ĥorejo romboforma.

Bone konserviĝintaj respektive nun elspeze riparataj estas desegnoj kaj pentraĵoj sur la muroj kaj apogopilastroj de la preĝejo.

Multaj bildoj, altaroj kaj aliaj artverkoj de la preĝejo estis detruitaj la 10-an de aprilo 1525 dum reformaciana kontraŭbilda tumulto. Krome oni pli malfrue anstataŭis multajn gotikajn konstruerojn per barokaj, kaj en 1702 oni surfarbigis la murpentraĵojn per blanka farbo Ekde 1891 ĝis 1909 oni renovigis la preĝejon je rekonstruado de la origina kolorigo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Ewe: Das alte Stralsund. Kulturgeschichte einer Ostseestadt. 2-a eldono. Verlag Hermann Böhlaus Nachfolger, Vajmaro 1995, ISBN 3-7400-0881-4.
  • Michael Huyer: Die Stralsunder Nikolaikirche. Die mittelalterliche Baugeschichte und kunstgeschichtliche Stellung, Thomas Helms Verlag, Schwerin 2005, ISBN 3-935749-58-9
  • Tilo Schöfbeck, Karl-Uwe Heußner: Dendrochronologische Untersuchungen an mittelalterlichen Kunstwerken zwischen Elbe und Oder, ein: Tradition - Transformation - Innovation. Die bildende Kunst des Mittelalters in der Mark Brandenburg, eldonita de P. Knüvener, A. Labuda und D. Schumann, Berlino 2008, S. 172-187.
  • Sabine-Maria Weitzel: Die Ausstattung von St. Nikolai in Stralsund. Funktion, Bedeutung und Nutzung einer hansestädtischen Pfarrkirche, (= Bau + Kunst. Schleswig-Holsteinische Schriften zur Kunstgeschichte, volumo 18) Ludwig, Kiel 2011, ISBN 978-3-937719-83-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

54.31531666666713.091166666667