Preĝejo Sankta Nikolao (Tápiószecső)
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en Tápiószecső
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tápiószecső |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Meza Hungario, Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Nagykáta |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Sülysáp |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1785–1790 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tápiószecső, Béke tér |
La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en grandvilaĝo Tápiószecső (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi kirko aperis jam sur eklezia paroĥa listo el 1332. Tiu didomo postrestis ĝis fino de la 18-a jarcento. Nova preĝejo konstruiĝis inter 1785-1790. La 3 sonoriloj en 1922, 1949 kaj 1950 estis faritaj. La kirko plene renoviĝis en 1964 kaj en 1978 restaŭraj laboroj okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La didomo situas sola en korto, sed la fasado jam estas ekster la korto. En la korto ankaŭ statuo pri Vendelino de Treviro troviĝas. La fasado estas simetria, tamen dekstre malsupre malgranda fenestro rompas la simetrion. La meza parto iomete reliefas, malsupre estas la enirejo, antaŭe larĝa ŝtuparo kuras. Super la enirejo estas granda fenestro, apude po unu niĉoj, ene statuoj pri Sankta Maria kaj Sankta Nikolao ekde 1966. La plej supre la kvadrata turo altiĝas. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1806 pri Sankta Nikolao helpanta ŝipon en la maro dum ŝtormo. Menciindas 2 statuoj pri Elizabeto de Hungario kaj Sankta Rita.
Kermeso okazas en dimanĉo depost 12-an de septembro ekde 1938.