Preĝejo Sankta Nikolao (Vasszilvágy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Nikolao
Preĝejo Sankta Nikolao en Vasszilvágy
Preĝejo Sankta Nikolao en Vasszilvágy
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasszilvágy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Kőszeg
paroĥo en Nemesbőd
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Vasszilvágy, ĝis 1935 en Felsőszilvágy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologia pruvo la kirko ekzistis jam en 1342. Arkeologoj konjektas, ke pli frue romia konstruaĵo estis en tiu loko. Dum disetendiĝo de reformacio la loĝantoj forlasis la katolikismon, sed reprenis ĝin en 1650. Laŭ alia informo la protestantoj havis kunvenon ankoraŭ en 1673. La preĝejo estis trakonstruita laŭ baroko en 1769. En 1885 la konstruaĵo plene estis renovigita, en 1943 la internaj muroj estis denove pentritaj, poste nur ekstere en 1948 kaj 1962, fine interne en 1969. Spite tiujn laborojn kelkaj ornampentraĵoj restis el la 14-a jarcento. La orgeno alvenis en 1860, ĝi estis trakonstruita ĝuste post jarcento. En la 2000-aj jaroj restaŭradaj laboroj komenciĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, en la historiaj tempoj apude tombejo funkciis. Apud la preĝejo statuo pri Kristo altiĝas ekde 1732. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirado estas tra la turo, la turopinto estas plurlatera piramido. La absido estas rektangula kaj en la mezepoko ĝi estis la origina navo. Sakristio kaj kapelo aliĝas al la absido. Interne en la sanktejo simbolo pri Sankta Triunuo estas videbla. La altara bildo prezentas episkopon Sanktan Nikolaon.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.