Preĝejo Sankta Sarkis de Covinar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Sarkis

La preĝejo Sankta Sarkis (armene: սուրբ սարգիս եկեղեցի) estas armena preĝejo situanta sude de lago Sevan en la regiono Gegharkuniko, Armenio. La strukturo estis konstruita inter la 12-a kaj 13-a jarcentoj kaj sidas sude de la vilaĝo Covinar sur malgrandan montgorĝo. Ĝi ne havas kupolon, kaj la plata tegmento estas preskaŭ kovrita de herbo. La preĝejo estis supozeble "rekonstruita" en la 20-a jarcento, sed plej verŝajne la tegmento kaj masonaĵo ne estis tute riparita. Ĉirkaŭa Sankta Sarkis estas malgranda tombejo de mezepokaj tomboj, kaj tuj sub ĝi en la gorĝo estas fonto kaj kaverno.