Preĝejo Sankta Servaco (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preĝejo Sankta Servaco (germane: Servatiuskirche) estis protestantisma paroĥa preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi troviĝis ĉe la angulo de Pergamenter-strateto kun Turnier-strateto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1181 ĝi funkciis kiel paroĥa preĝejo: en 1234 la komunumo estis tre malgranda konsistante el nur 46 domoj. Sekve ĝi estis la plej eta de ĉiuj ankaŭ ne tro grandaj paroĥaj distriktoj de mezepoka Erfurto (sume ekzistis tiam ne malpli ol 25 distriktoj!).

En 1416 incendio detruis la preĝejon, kiu poste rekonstruitis. Ties komunumo en 1530 protestantiĝis kaj jam ne tro ofte uzis sian preĝejon pro diservoj. En 1701 ĝi parte diseriĝis, tiel ke en la jaro 1716-a oni malkonstruis ĝin por sekurecaj kialoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Selbstverlag G. Schöneburg, Erfurt 2007.