Preĝejo Sankta Spirito (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La hospitala preĝejo.

La Preĝejo Sankta Spirito (germane: Hospitalkirche) estas jam ne uzata preĝejo en Erfurto, proksime al la Juri-Gagarin-pretervojo.

La preĝejo servis kiel malsanuleja kapelo apartenanta al la komplekso de la Granda hospitalo. Ĝi troviĝis ekster la urbomuroj proksime al la Krämpfer-urbopordego kaj anstataŭis la hospitalon de Sankta Marteno en la urbokerno.

Jam 1183 estis malsanulejo kun kapelo surloke, kiun prizorgis regulitaj aŭgustenaninoj antaŭ ol transloĝiĝi[1] en 1196 al la novkonstruita Preĝejo Sankta Kruco. Novaj enloĝantoj estis mallongan tempon franciskanoj.

La malsanulejo estis novkonstruita ekde 1389 kaj funkciis ĝis la fino de la 19-a jc. La kirko jam ne estas al dispono je liturgia uzo sed utiliĝas kiel deponejo de la proksima Muzeo pri turingia folkloro. Sur la preĝeja muro estas malnova sunhorloĝo.

Por tiu ĉi preĝejo konstruis orgenon la renomita orgenfaristo Johann Georg Schröter.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fr. Böumer - C. Will: Regesten zur Geschichte der Mainzer Erzbischöfe II , (Innsbruck 1886) p. 100-101, nr. 339.