Preĝejo Sankta Spirito (Porva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Spirito
Paroĥa preĝejo Sankta Spirito en Porva
Paroĥa preĝejo Sankta Spirito en Porva
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Porva
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Zirc
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Longo 11 m (navo)
Larĝo 7 m (navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Sankta Spirito estas eklezia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Porva.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri tombeja kapelo Emeriko de Hungario okazis en 1260. En la 15-a jarcento oni mencias kapelon Ĉieliro de Maria, apude oni konstruis monaĥejon por paŭlanoj en 1440. La monaĥoj rifuĝis pro la turkoj, la monaĥejo estis jam malplena en 1546. Laŭ priskribo en 1732 la gotika kirko kun la monaĥejo estis ruina, sed ekde la sekva jaro precipe germanoj alvenis, kiuj rekonstruis la preĝejon laŭ baroko inter 1782-1784. La monaĥejo malaperis. La orgeno estis farita en 1823, en 1900 kaj 1925 trakonstruita. La paroĥa statuso estis donita en 1910. Plena arkeologia esploro pri la preĝejo neniam okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola sur malalta monteto ekster la vilaĝo, antaŭe kruco estas videbla. En la simetria fasado la kvadrata turo plene reliefas, meze la enirejo funkcias. La absido estas oklatera, kiun pilieroj apogas. Interne estas ornama marmora renesanca tombo de fratino de István Szapolyai (1500). La ĉefaltara bildo pri alveno de Sankta Spirito estis pentrita en 1886 pentrita de Ignác Roskovics.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Pentekosto. La zorganta paroĥo estas en Borzavár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.