Preĝejo Sankta Spirito (Vállaj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Spirito
Preĝejo de Sankta Spirito en Vállaj
Preĝejo de Sankta Spirito en Vállaj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vállaj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo DebrecenNyíregyháza
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Spirito estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Vállaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli frua kirko konstruiĝis en 1771. La nun videbla impona preĝejo estis konstruita en 1918. La orgeno ekfunkciis en 1928.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe vojkruciĝo. La unusola turo troviĝas flanke de la fasado. Meze estas la enirejo, pli supre estas ornama triangulo. Ankaŭ supro de la fasado estas triangulo. La ĉefnavo havas ankaŭ pli malgrandan flankonavon, kiu krucas la ĉefnavon. Ankaŭ la flankonavo finiĝas per trianguloj, sed plej alte tureto altiĝas. La sanktejo estas duonronda kaj havas 6 duonrondajn fenestrojn.

Kiel la eksteraĵo, same la interna parto estas ornamriĉa.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Preĝejo de Vállaj