Preĝejo Sankta Tomaso (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Tomaso
kristana preĝejo • religia komunumo [+]
Koordinatoj50° 5′ 19″ N, 14° 24′ 21″ O (mapo)50.088614.4058Koordinatoj: 50° 5′ 19″ N, 14° 24′ 21″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Tomaso (Ĉeĥio)
Preĝejo Sankta Tomaso (Ĉeĥio)
DEC
Preĝejo Sankta Tomaso
Preĝejo Sankta Tomaso
Situo en Ĉeĥio.

Preĝejo Sankta Tomaso (Prago)
Preĝejo Sankta Tomaso (Prago)
DEC
Preĝejo Sankta Tomaso
Preĝejo Sankta Tomaso
Situo en Prago.

Map
Preĝejo Sankta Tomaso
Vikimedia Komunejo:  Church of Saint Thomas (Malá Strana) [+]
vdr
Preĝejo Sankta Tomaso en Malgranda Kvartalo

Preĝejo Sankta Tomaso (ĉeĥe kostel sv. Tomáše) kun la fama Aŭgustenana monaĥejo (ĉeĥe klášter augustiniánů), fondita en la jaro 1285. La preĝejon, origine gotikan (fino de la 13-a jarcento kaj komenco de la 14-a jarcento), barokigis K. I. Dientzenhofer dum la jaroj 1725 ĝis 1731. La ĉefa portalo konservis la renesancan stilon (komenco de la 17-a jarcento). La interna riĉa ornamaĵo de la preĝejo estas barokstila; precipe bela estas la plafona fresko de V. V. Reiner (1728-1730). La monaĥejo, origine gotika, estis barokigita en la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento. Al la monaĥejo apartenis jam de la faro en 1358 bierfarejo, kiu origine staris je angulo de la placo "Valdštejnské náměstí". Post la grandega incendio de la Malgranda urbo en la jaro 1541 ĝi estis restarigita en la strato "Letenská ulice".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.