Preĝejo Sankta Triunuo (Aba)
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Aba (Hungario) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Sárbogárd |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Soponya |
Dato de konsekro | 1756 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1748–1753 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Aba (Hungario), en la urbomezo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Malgranda kirko de Aba estis konstruita dum la kontraŭreformacio inter 1748-1753, tio estas la hodiaŭa sanktejo. Komence la franciskanoj zorgis pri la tiama vilaĝo, post finkonstruo de la kirko jam la jezuitoj ĝis 1773. La kirko ricevis paroĥan statuson en 1787. La krucnavo kun turo konstruiĝis depost 1846, sed en 1945 la turo neniiĝis. La orgeno funkciis ekde 1940 en kirko de Berente, ekde 1963 jam ĉi tie.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en herbejo kun arboj. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo. Super la enirejo estas 2 fenestroj laŭvice. En duonrondaj finoj de la krucnavo estas videblaj 3 rondaj fenestroj laŭ vertikale. Tio agordas al la Sankta Triunuo. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1756. La barokaj altaro, predikejo kaj aliaj instalaĵoj estis faritaj en 1764.
Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo.