Preĝejo Sankta Triunuo (Camburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kirko protestantisma

La Preĝejo Sankta Triunuo (germane: St. Trinitatis) estas protestantisma kirko en la kvartalo Camburg de la urbo Dornburg-Camburg en Germanujo. Apartenas la komunumo al la subdistrikto Eisenberg de la Evangelia Eklezio en Meza Germanuno. Ĝi troviĝas ueste de la rivero Saale en la ebenaĵo rivera meze de la kvartalo uesta.

Historio[redakti | redakti fonton]

La aĝo de la Triunuo-kirko malklaras. Ĉu temis pri la en 1219 kiel bazarkirko menciita ejo submetite je la cistercia monaĥejo de Eisenberg neniu scias. Pro la topografia situacio de urbodomo-bazarplaco-bazarplaca kirko pli verŝajnas situo je la eosto de la rivero.

La plej malnovaj elementoj gotikaj estas el al 15-a jarcento. Laŭ kelkaj historiistoj estis subpatronecigita la kirko dum antaŭreformaciaj tempoj al Sankta Laŭrenco de Romo. Tiu ĉi supozo tamen nur rilatas al la figuro en la urba blazono. Dokumente la patroneco laŭrenca ne troveblas. Por la tempo post Reformacio ĝis la 18-a jarcento la kirko malhavis nomon specialan.

La plej granda parto de kirkaj navo kaj turo novkonstruitis ĉ. la jaro 1520. Post incendio la damaĝoj forigitis inter 1703 kaj 1708. Oni rezignis je la gotika altarejo kaj refaris ĝin laŭ baroka modo. De tiu ĉi tempo venis la nomo Triunuo-kirko. En 1897–99 iĝis regotikiĝo ĉeture kaj ĉeteretaĝe. La kruca volbo konserviĝis kiel ankaŭ la malfrugotikaj fenestroj kaj sonmalfermitaĵoj de 1520 ĉe la supraj etaĝoj.

La interno kun la triflanka galerio havas novgotikan mantelon plejparte. La de la skulptisto Friedrich Philipp Puppert kaj la pentristo Johann Friedrich Lindner kreita ambona altaro ricevis skulptaĵojn en la 1712-a jaro. Krome videblas alegorioj de batalanta kaj venkanta kristanismo/Eklezio. La resuma bildo montras Kriston, anĝelojn kaj puttojn. Aliaj priatentigotaĵoj estas la baptujo, krucumreliefo kaj malfrugotika sakristia niĉo. Supre de la turhalo estas krucifikso de natura grandeco el la 16-a jarcento.

Ekde 2013 konstruis la firmao Mitteldeutscher Orgelbau A. Voigt el Bad Liebenwerda novan orgenon kiu konsekritis en la jaro 2018-a. Najbaras komunuma centro kaj grundo paroĥeja.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.05598911.706583