Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Triunuo (Gera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Triunuo
Trinitatiskirche
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Estiĝo 1609
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Gera
Situanta sur Heinrichstraße
Situo
Geografia situo 50° 52′ 27″ N, 12° 4′ 39″ O (mapo)50.874212.0775Koordinatoj: 50° 52′ 27″ N, 12° 4′ 39″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Gera

Preĝejo Sankta Triunuo (Gera) (Gera)
Preĝejo Sankta Triunuo (Gera) (Gera)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Gera

Preĝejo Sankta Triunuo (Gera) (Centra Gera)
Preĝejo Sankta Triunuo (Gera) (Centra Gera)
DEC
Map
Preĝejo Sankta Triunuo
vdr
preĝejo Sankta Triunuo, Gera

La preĝejo Sankta Triunuo (germane: Kirche St. Trinitatis) troviĝas en Gera, Germanio, strato Heinrichstraße, je ĉirkaŭ 1 km for de la urbocentro.

La preĝejo estis konstruita inter 1609-11 kun uzo de antaŭula konstruaĵo: ĝi komence servu kiel tombeja preĝejo. La modesta rektangula ejo en 1868/69 ŝanĝitis ĉe la norda flanko novgotike. En 1899 aldonitis sonorila turo. Jam antaŭe ĝi nomumitis paroĥa preĝejo por la novaj urbokvartaloj Heinrichsgrün kaj Debschwitz.

Post kiam oni forigis en la 1841-a jaro la Kapelon Sankta Volfgango, kiu apudis la preĝejon, oni metis etan belegan eksteran ambonon malfrugotikan (de 1500) ĉe la orientan flankon de la Triunuo-preĝejo. Ĝi nomiĝas ankaŭ Tetzel-ambono, ĉar la indulgencpredikisto fifama Johann Tetzel mem laŭtradicie uzis ĝin. Ankaŭ el la iama Volfgango-kapelo konserviĝis la sonorilo de la sonoril-muldinto Markus Rosenberger el Schleiz (1468). Ĝi do estas unu el la plej malnovaj sonoriloj preĝejaj de Turingio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Elstarega estas la interno. La lignaj plafonoj havas lindajn pentraĵojn. Krome famas ambono de 1615 el marmoro kaj alabastro, pluraj bildotabuloj, tomboj, epitafoj, altarpentraĵo (de ĉirkaŭ 1700) kaj memorigbildo de la datrevenaj festoj de 1630 okdaze de la unua jarcento post la t.n. Reformacio. La plej bela epitafo faritis por Benedikt Pascha kaj lia familio, por kiu oni skulptis figuran (plastikan) grupon de altega kvalito (ĉirkaŭ 1630). La ambono cetere venas el la preĝejo de Reinhardsbrunn. Ĉe la sudokcidenta ekstera flanko troviĝas epitafo por la entreprenisto Nicolaus de Smit kiu metis la fundamentan ŝtonon por la tekstila industrio de Gera.

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 97-98

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]