Preĝejo Sankta Triunuo (Kaposvár)
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Kaposvár
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kaposvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Kaposvár |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1781 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence baroko |
Konstruado | 1779–1781 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Preĝejo Sankta Triunuo estas religia monumento historia en Hungario, en urbo Kaposvár, ĝis 1970 en vilaĝo Toponár (poste Toponár iĝis urboparto de Kaposvár kaj la preĝejo iĝis la plej malnova kirko de la urbo).
Historio[redakti | redakti fonton]
La baroka kirko estis konstruita inter 1779–1781. En 1818 oni fondis la paroĥon, sed la paroĥa domo estis preta nur en 1838. En la 20-a jarcento kelkaj renovigaj kaj restaŭraj laboroj okazis. Nova orgeno estis aĉetita en 1967, ĝi estis renovigita en 2004. La kirko havas kripton.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto estas videblaj ankaŭ mondmilita monumento (1990), statuoj pri Sankta Vendelo kaj Sankta Triunuo (1906), 2 ŝtonaj krucoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas kaj altiĝas. La navo finiĝas en malpli alta absido. Ambaŭflanke estas sakristioj. En la interna parto István Dorfmeister (1729) pentris la freskojn kaj la ĉefaltaran bildon en 1781. La freskoj plurfoje estis restaŭritaj. La mebloj, predikejo, altaroj, baptujo estas barokaj el la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en dimanĉo post Pentekosto.