Ortodoksa preĝejo Sankta Triunuo (Miskolc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa preĝejo de
Miskolc
Ortodoksa preĝejo de Sankta Triunuo en Miskolc
Ortodoksa preĝejo de Sankta Triunuo en Miskolc
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Ortodoksa eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo copfo
Konstruado 17851806
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Ortodoksa preĝejo de Sankta Triunuo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Miskolc, en la interna urboparto. Ĝi estas ankaŭ religia muzeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1785-1806 grekaj rifuĝintoj konstruis la preĝejon. Pli frue ili havis nur kapelon. Apud la preĝejo ankaŭ hospitalo, lernejo kaj paroĥo konstruiĝis kaj la apudaĵo estis tombejo. Ĉiujare okazas kermeso dum tago de Sankta Triunuo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

En la interna parto esta videbla la ikona muro, la plej granda en Mez-Eŭropo (16 metrojn alta prezentanta 88 bildojn). Laŭ la kutimo en la interna parto ne estas sidlokoj, nur kelkaj klapseĝoj por la malsanuloj. Apud la preĝejo estas muzeo de ekleziaj objektoj.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La Hungara Ortodoksa Eklezia Muzeo troviĝas en la apuda iama lernejo konstruita en 1805 kaj estas vizitebla ekde 1988. Ĝi prezentas en 3 ĉambroj diversajn ekleziajn objektojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
La ikona muro de la preĝejo
La lustro