Preĝejo Sankta Vincento (Donostio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Vincento
Iglesia de San Vicente
San Bizente eliza

kristana preĝejo
Prezento
Stilo Gotiko
Tipo Monumento
Arkitekto Miguel de Santa Celay, Juan de Urrutia
Dato de konstruo Ĉ. 1574
Protekto Historia monumento RI-51-0005135[1]
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Gipusko
Loko Donostio
Geografia situo 43° 19′ 29″ N, 1° 59′ 3″ U (mapo)43.3246-1.9841Koordinatoj: 43° 19′ 29″ N, 1° 59′ 3″ U (mapo)
Preĝejo Sankta Vincento (Donostio)
Preĝejo Sankta Vincento (Donostio)
DEC
Preĝejo Sankta Vincento
Preĝejo Sankta Vincento
Preĝejo Sankta Vincento
Situo de Preĝejo Sankta Vincento
Preĝejo Sankta Vincento (Gipusko)
Preĝejo Sankta Vincento (Gipusko)
DEC
Preĝejo Sankta Vincento
Preĝejo Sankta Vincento
Preĝejo Sankta Vincento
Situo de Preĝejo Sankta Vincento

Map

vdr

La Preĝejo Sankta Vincento estas la plej malnova templo de Donostio, Gipusko (Hispanio). Ĝi situas en la submontaro de Monto Urgull proksime al la elfluejo de Rivero Urumeo. La ekstero de la Preĝejo Sankta Vincento kontrastas rilate krudecon kun la fajneco de la interno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita dum la unua duono de la 16-a jarcento en gotika eŭska stilo sub la direkto de majstroj Miguel de Santa Celay kaj Juan de Urrutia. Dum ĝia historio oni aldonis konstruaĵojn kiel barokan portalon en 1619, sakristion en 1666 kaj ŝtuparon de la ĥorejo en 1784. En 1892 oni aldonis en la orienta fasado duon-oktogonan baptisterion, kaj oni fermis la atrion kaj la sudan pordon, konstruante pordojn en la novaj fermitaĵoj. En 1923 estis malfermitaj kvar fenestrorozoj en la fasadoj.

La ekstero de la preĝejo prezentas krudan aspekton pro la defenda funkcio de la konstruaĵoj de tiu epoko. Fakte, ĝi havas apogilojn apogitajn al la fasado. Ĝi distingiĝas per rozfenestroj kaj romp-arkoj. Ĝia originala plano ne disvolviĝis ĝis la fino, kiel pruvas la nefinita ferma muro en la nordo.

La interno havas planon kun tri navoj, la centra estante la plej alta; navokruciĝo vicigita kun la flankaj navoj; obtuzita absido; kaj kruciĝ-volboj subtenataj interne per kolumnoj kun cirklaj kernoj kun apogitaj kolumnetoj kaj, ekstere, per potencaj abutmentoj kaj apogarkoj.

La preĝejo entenas romanikan retablon, verkon de Ambrosio de Bengoechea kaj Juan de Iriarte. De komplikaj formoj, ĝi rakontas la historion de la Pasio de Kristo. estas figuroj de Jesuo, Sankta Vincento, Sankta Sebastiano kaj la Ĉielenpreno de Maria. Ĉiuj havas admirindajn vizaĝ-esprimojn kaj komunikas movon.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]