Preĝejo Sankta Vito (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la historia gastejo Zum Schlehendorn sur preĝeja grundo
la ununura restaĵo de la kirko - ĝia sakristio

Preĝejo Sankta Vito (germane: Vitikirche) estis paroĥa preĝejo en la urbocentro de Erfurto. Ĝi troviĝis ĉe la angulo de la stratoj Regierungsstraße kaj Lange Brücke.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko estis konstruita inter 1210 kaj 1221 gotikstile anstataŭante pli fruan kunvenejon. En 1399 fajrego detruis ĝin. La sekvinta rekonstruo prokrastiĝis; progresis ĝi nur de post 1470 kaj konsekrado iĝis nur en 1570. Jam 40 jarojn antaŭe la komunumo estis protestantiĝinta, sen ke uzebla preĝejo ekzistis.

Oni uzis la konstruaĵon kirke ĝis 1716, kiam ĝi estis alifunkciigita kiel deponejo por iloj. Apudis ĝin la gastejo Zum Schlehendorn (poste: Zum Stadtkrug). En 1809 ĝi estis malkonstruita; feliĉe konserviĝis ĝis hodiaŭ ĉambro de la eksa sakristio.

En 1509, dum la t.n. Freneza jaro, kaŝis sin en la preĝejo la de multaj malŝatata urba konsilantaro Heinrich Kellner. Ĝia loĝdomo tuj apudas (Regierungsstraße nr. 64). Nuntempe troviĝas en la domo i.a. la kabareda-teatro "DasDie Brettl".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]