Preĝejo Sankta Vito (Pilisborosjenő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Vito
Preĝejo Sankta Vito en Pilisborosjenő
Preĝejo Sankta Vito en Pilisborosjenő
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pilisborosjenő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Szentendre
paroĥo loke, sed la zorganta paroĥo en Üröm
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, klasikismo
Konstruado
Specifo
Alto 21 m (turo)
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Vito la 14 helpantaj sanktuloj estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Pilisborosjenő (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kirko de Pilisborosjenő jam troviĝis en eklezia listo el 1332. Inter 1541-1686 okazis dominado de turkoj, tiam la kirko ruiniĝis. Germanaj alvenintoj en 1698 faris la necesajn rekonstruojn, samtempe la paroĥo renaskiĝis. En 1756 la ŝvaboj konstruis novan barokan kirkon, tamen ili uzis la fundamenton kaj eble kelkajn murpartojn. La navo kaj sanktejo klasikismiĝis en 1861. La orgeno estis produktita en 1944. Monaĥinoj ekloĝis en la paroĥo en 1990, post 2 jaroj ili ricevis novan monaĥejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sur monteto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas. La enirejo funkcias tra la turo, ŝtupoj kuras al la enirejo. Interne la flanka altaro kaj ŝranko en la sakristio estis faritaj en la 18-a jarcento, la predikejo kaj la ĉefaltaro en la sekva jarcento.

Kermeso okazas en la 23-an de aprilo aŭ en dimanĉo depost 15-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.