Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Páka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sanktaj Petro kaj Paŭlo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Páka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Lenti
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Páka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko Sankta Georgo en Páka okazis en la 12-a jarcento. Post 2 jarcentoj jam preĝejo el ŝtonoj konstruiĝis, ĝi supozeble ruiniĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. En 1722 oni konstruis pli novan konstruaĵon, sed ono profitis ankaŭ la restintajn murojn. La novaj patronoj estis Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La turo estis konstruita en 1744, la sakristio kaj sanktejo en 1766. En 1955 la preĝejo renoviĝis. La orgeno estas aŭdebla ekde 1777, ĝi estis trakonstruita en 1896.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur malalta monteto. Apude statuo pri sankta Triunuo estas videbla (farita en 1790). La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. Malsupre meze enirejo funkcias, sed alia enirejo troviĝas en flanko de la navo. Ankaŭ sakristio kun aparta enirejo kaj kapelo aliĝas al la navo. Sub la sanktejo kripto etendiĝas. La absido estas plurlatera. Interne la freskoj estis pentritaj en 1773 fare de Johann Ignaz Cimbal, denove en 1912, restaŭrado okazis en 1955 kaj 1993.

Interno[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltara bildo prezentas la menciitajn sanktulojn, apude estas videblaj Marteno de Tours, Sankta Laŭrenco, Sankta Kvirino, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). En plafono de la altaro estas videblaj diversaj freskoj pri sanktuloj. La maldekstra flanka altaro estas dediĉita al Sankta Maria, la dekstra al Sankta Jozefo.

Kermeso okazas en dimanĉo depost la 29-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.