Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Ugod)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Ugod
Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Ugod
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ugod
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Pápa
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Jakab Fellner
Konstrustilo baroko
Konstruado 17561759
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Ugod en la urbomezo sur tre malalta monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua preĝejo funkciis jam en la malfrua mezepoko. En la 18-a jarcento oni konstruis lignan preĝejon kun sonorilstablo anstataŭ la malaperinta malnova preĝejo. Pli frue en 1726 alvenis la unua pastro. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1750-aj jaroj. En 1796 la granda ŝtormo kaŭzis difektojn. En 1816 kaj 1856 la preĝejo estis pentrita. En 1888 oni konstruis apud la preĝejo golgoton, kiu ricevis novajn reliefojn en 1986. La orgeno estas aŭdebla ekde 1906.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, apude troviĝas triopo de la kruco, iom da muroruinoj de la fortikaĵo. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, malsupre la enirejo situas. La absido formas kvadraton, oni pentris interne bildojn pri Sankta Maria kaj Stefano la 1-a (Hungario) en 1852. La origina altaro funkciis ĝis 1763, la sekva altaro fariĝis el marmoro. La ĉefaltara bildo pri martireco de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estis pentrita en 1797, ĝi estas kopiaĵo de bildo de Preĝejo Sankta Stefano (Pápa). La flanka altaro dediĉita al Sankta Karolo el Baromeo estis farita en 1763. Apude situas lignaj skulptaĵoj pri Johano Baptisto kaj Johano Nepomuko. La mebloj plej ofte estas originaj, la benkoj estas novaj el 1974.

Kermeso okazas en la 29-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.