Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso (Bajót)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso
Paroĥa preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso en Bajót
Paroĥa preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso en Bajót
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bajót
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Bajót
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo estas katolika historia monumento en Bajót (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu kirko estis konstruita inter 1223-1248, en la 15-a jarcento ĝi gotikiĝis. La unua mencio okazis en eklezia listo inter 1332–1337. Laŭ alia informo la turo estis konstruita en mezo de la 13-a jarcento origine por loĝturo. Ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis kune kun malgranda kirko. Fundamentaj restaĵoj ankaŭ nun estas videblaj ĉe la nuna kirko. En la 16-a jarcento dominado de turkoj okazis, la kirko paŝo post paŝo ruiniĝis. Depost liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a ĉefepiskopo de Esztergom rekonstruigis ĝin. En 1760 incendio okazis, tial la preĝejo renoviĝis en 1771 laŭ baroko. La kirko pligrandiĝis en 1808 kaj pro denova incendio renoviĝis en 1899. Restaŭradoj okazis en 1927 kaj en la 1990-aj jaroj. Intertempe en 1945 tankoj pafis la preĝejon, kiu denove ruiniĝis. La rekonstruo okazis interne en 1946, ekstere ĝis 1960. Denova ekstera renoviga laboro okazis en 1981. La turo iomete profundiĝis en 1994, tial la tura ŝtuparejo estis forigita kaj pli nova konstruiĝis sub la galerio. La orgeno estis farita en 1890, trakonstruita en 1924 kaj 1938.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto, larĝa ŝtuparo kuras al la enirejo. Antaŭ la kirko estas videbla ŝtona kruco (renovigita en 1883). La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Du pilieroj apogas la turon, la turopinto estas piramida. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en oklatera absido, al kiu sakristio aliĝas. La navo estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Estas videblaj kelkaj originaj partoj el la mezepoko. Interne 3 altaroj troviĝas. La ĉefaltaro Simono kaj Judaso, la alia altaro pri Sankta Maria kaj la tria altaro Koro de Jesuo estis skulptitaj en 1904. La pentritaj fenestroj estis faritaj en 1938. Sur la muroj pendas 15 bildoj pri la golgota vojo, ili estas pentraĵoj de Piroska Szántó en 1982.

Aerfoto pri preĝejo en Bajót

Kermeso okazas en la 28-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.