Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Körösladány)
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Körösladány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Szarvas |
paroĥo | loke, tamen kiel zorganto ekde 2008 en Szeghalom |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Antal Cziegler (pli aĝa) |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas sakrala konstruaĵo en urbo Körösladány (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la paroĥo okazis en 1222. Dum dominado de turkoj la tiama vilaĝo senhomiĝis, sed ekde 1712 kalvinanoj alvenis, baldaŭ ankaŭ katolikoj. Ili konstruis kapelon en la kastela parko en 1783, post 3 jaroj la paroĥo estis reestablita. Anstataŭ la kapelo la nun videbla kirko estis konstruita en 1822. Ĉirkaŭ 1870 la orgeno estis kreita. La konstruaĵo estis pligrandigita en la fruaj 1910-aj jaroj, renovigita en 1960.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en parko. La fasado estas simetria, kaj 4 reliefantaj kolonoj tranĉas la fasadon al 3 partoj. La 4 kolonoj tenas timpanon. En la meza parto la enirejo funkcias, pli supre estas ronda fenestro. En ĉiuj partoj reliefaj skulptaĵoj estas videblaj. Plej supre meze la kvadrata turo altiĝas. La ĉefnavo havas krucnavon, kiun la rektangula absido fermas. Sakristio ankaŭ ekzistas.
Kermeso okazas septembre.