Preĝejo Stefano la 1-a (Cserhátsurány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Cserhátsurány
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Cserhátsurány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Cserhátsurány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 32 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

la romkatolika preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Cserhátsurány.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika preĝejo estis konstruita en 1344, sed la (same gotika) turo nur en la 16-a jarcento. En 1711 dokumento mencias la pentritan baldakenon, en la sekva jardeko sonorilostablon. Oni supozas, ke la baroka galerio konstruiĝis post jardekoj. En 1934 nova alo estis konstruita en loko de iama sanktejo, sed ankaŭ aliaj signifaj ŝanĝiĝoj okazis (la malnova navo iĝis la nova sanktejo). La orgeno estas aŭdebla de 1949.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto apud la tombejo. Ĝi formas T-majusklon. La plej okulfrapa estas la turo, kies malsupra parto estas kvadrata, sed ĝi traformiĝas al okangulo ĉe la unua etaĝo. Rondforma pli malalta turo por ŝtuparo aliĝas al la turo. Ekstere pilieroj apogas la malnovan navon. Estas interese, ke 2 sakristioj aliĝas al la malnova navo. La sanktejo estas plurlatera. Fenestroj de la sanktejo kaj turo estas gotikaj. Same la enirejo kaj la niĉo estas gotikaj. Interne en kelkaj lokoj restis mezepokaj pentraĵoj. La nuna ĉefaltaro estis farita en 1689.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.