Preĝejo Stefano la 1-a (Dömös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Dömös
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Dömös
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dömös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom
dekanujo Esztergom
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Dömös (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Dömös oni fondis katedralan kapitulon en 1107, la preĝejo estis preta en 1138. Post dominado de turkoj komence estis konstruita kapelo el ruinoj de la prepostejo, poste la nun videbla preĝejo inter 1733-1744. La turo konstruita el ligno forbruliĝis, la pli nova ŝtona turo estis konstruita en 1824. Komence de la 20-a jarcento la turopinto formanta bulbon estis ŝanĝita al oklatera piramida formo. La orgeno estis farita en 1905, ĝi estis trakonstruita en 1965. Apud la preĝejo polaj rifuĝintoj konstruis kolumnon el bazaltoj en 1940. Ekstere en 1964, interne post jardeko la preĝejo renoviĝis. Apud la kirko arkeologoj trovis romiajn ruinojn en la 1980-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe disbranĉiĝo de vojoj. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas, tie funkcias la enirejo. La navo formas brikon, apude sakristio kun enirejo estas videbla. En fino de la navo kvarlatera absido etendiĝas. Sur la ekstera muro pollingva memortabulo estas videbla. Interne la predikejo estis kreita en la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas reĝon Stefanon.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la preĝejo en Dömös
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.