Preĝejo Stefano la 1-a (Dunaharaszti)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Dunaharaszti
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunaharaszti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Kiskunlacháza |
Dato de konsekro | 1904, denove en 1976 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | 1903–1904 |
Specifo | |
Enhaveco | 260 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Dunaharaszti.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri preĝejo okazis en la 15-a jarcento, post 2 jarcentoj la turkoj okupis ĝin. Tiutempe la loĝantoj jam estis kalvinanoj. La katolika grupo refondiĝis en 1695. En la sekvaj jarcentoj la preĝejo estis ofte trakonstruita. En la sama loko tute nove preĝejo estis konstruita en la fruaj 1900-aj jaroj. En fino de la 2-a mondmilito la nazioj eksplodis la konstruaĵon. La sekva rekonstruo okazis longe, eĉ en 1956 tertremo kaŭzis domaĝojn. La fina rekonstruo sukcesis tre bone. En 1997 nova orgeno estis kreita, post jaroj plena renoviĝo okazis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola, sed apude estas videblaj kruco kaj skulptaĵo pri Johano Nepomuko. En mezo de la fasado la ornama ĉefenirejo funkcias, pli supre la turo altiĝas. La pentritaj fenestroj prezentas sanktan reĝon Stefanon, aliajn hungarajn sanktulojn kaj Sanktan Familion.
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.
Fontoj[redakti | redakti fonton]