Preĝejo Stefano la 1-a (Gyermely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyermely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Bajót
paroĥo Szomor
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas katolika historia monumento en vilaĝo Gyermely (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Inter 1749-1751 ĝi estis trakonstruita, sed restis origina la absido, la ceteraj partoj estas barokaj. Plena renoviĝo okazis en 2000.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur malalta monteto laŭ la vilaĝa ĉefvojo. La fasado estas simetria, meze turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la kvadrata turo. La navo finiĝas en oklatera absido, kiu kontaktiĝas kun sakristio. La absido havas ankaŭ apogpilierojn ĉe la anguloj.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.