Preĝejo Stefano la 1-a (Váchartyán)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Váchartyán
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Váchartyán
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Váchartyán
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Vác
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Váchartyán (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la kirko en 1301. pri la paroĥo en 1332. Ĉirkaŭ 1600 la loĝantoj kalvinaniĝis, la katolika grupo estis refondita en 1718. En la dua duono de la 18-a jarcento oni konstruis novan preĝejon laŭ baroko, sed oni profitis la restintajn partojn el la malnova kirko. Tiam oni konstruis ankaŭ la sakristion. La orgeno estis kreita en 1910, trakonstruita en 1928. La turo estis plialtigita en 1992.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en tre malgranda korto en mezo de la vilaĝo. En la korto ankaŭ krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo kun pluvŝirmilo. Supre meze la mallarĝa turo altiĝas. La navo finiĝas en kvarangula absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. Interne antaŭ la predikejo koroforma baptujo staras (farita en la 18-a jarcento).

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.