Preĝejo Stefano la 1-a (Veszprém)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine baroko, poste novromaniko
Konstruado 1723–1730
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Franciskana preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Veszprém (urbo), en Fortikaĵo de Veszprém.

La preĝejturo kaj monumento Sankta Triunuo

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1681 alvenis franciskanoj, kiuj konstruis propran preĝejon. Ĝi pretiĝis en 1730, bruliĝis en 1909. En la sekvaj jaroj oni rekonstruis la fasadon kaj oni konstruis turon. La freskoj estis pentritaj inter 1798-1801. En 2012 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la trotuaro kune kun monaĥejo. Antaŭ la preĝejo kruco estas videbla. La turo altiĝas en la maldekstra flanko de la fasado. La enireja pordo restis origina el la baroka periodo. Apud la enirejo estas memortabulo ekde 1902 pri Pál Ányos, kiu estas entombigita en la kripto en 1784. Interne en la sanktejo la fresko montras Sanktan Triunuon, en la navo reĝon Stefanon, super la galerio Sanktan Emerikon. La ĉefaltara bildo prezentas same Stefanon.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Koridoro ligas la preĝejon al la monaĥejo, kiu konstruiĝis kune kun la preĝejo. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, poste oni profitis la domon kiel stokejo de legomoj. Depost la socialismo maljunaj pastroj vivas en la iama monaĥejo.

La monaĥejo havas L-formon, ĝi havas kun la preĝejo internan korton. Menciindas originaj italaj pentraĵoj en la tagmanĝejo. En la unua etaĝo troviĝas la sakristio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.