Preĝejo Stefano la 1-a (Zugló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Stefano la 1-a
Kirko Stefano la 1-a (Hungario) en Zugéó
Kirko Stefano la 1-a (Hungario) en Zugéó
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, kvartalo Zugló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Zugló, en kvartalo Rákosfalva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvartalo Rákosfalva kreiĝis en 1872. La katolikoj apartenis komence al Erzsébetváros (distrikto), poste al Kőbánya. En 1919 formiĝis la loka paroĥo kun privizora ligna preĝejo konstruita jam en 1874. La nun videbla kirko estis konstruita en 1887. Nova flankonavo estis alkonstruita en 1949. Inter 1968-1972 la ĉirkaŭaj teretaĝaj domoj estis malkonstruitaj kaj estis konstruitaj betonaj deketaĝaj loĝdomoj. Tamen restis la lernejo kun la kirko. Tial nombro de la lokaj katolikoj altiĝis. Ankaŭ la paroĥo neniiĝis, sed pli nova estis konstruita al la kirko en 1971. En la sekva jaro la interna parto estis plene renovigita, ankaŭ tiam nova orgeno alvenis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko etendiĝas en malgranda parko inter arboj. En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. La krucnavo estas pli longa, ol la ĉefnavo. La absido estas sesangula.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La malantaŭa parto kun la absido