Preĝejo Triunuo (Holzhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holzhausen, protestantisma kirko

La Preĝejo Sankta Triunuo (germane: Dreifaltigkeitskirche Holzhausen) estas protestantisma kirko en Amt Wachsenburg-Holzhausen, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kirko havas turon 39 metrojn altan kun baroka spajro. En 2015 okazis la lasta restaŭrado de la per fortikaĵa muro ĉirkaŭita idilieca kirko kun tombejo kun multaj gisferaj tombokrucoj el la 18-a lak ;a 19-a jarcentoj. La kerne en la 12-a jarcento originanta halokirko alikonstrutis plurfoje. En antaŭreformacia tempo ĝi estis ankoraŭ konsekrita al Sankta Wigbert: tiun tempon atestas ankoraŭ la portalo kun arkaika gapfiguro kaj ogivaj fenestreroj ĉe turo kaj navo. La nuna meblaro tamen estas el la jarcentoj 16-a ĝis 18-a. En la altarejo troviĝas ambaŭflanke tomboslaboj de du damoj de Wachsenburg de 1566 kaj 1572. Kiam oni instalis fenestron ĉe la suda vando de la kirko unu slabo damaĝitis en 1818. La mezepoka slabo de kavaliro translokitis en la plankon okcidenten dum la restaŭradlaboroj de 1975. Samloke admirindas ankaŭ ŝtona baptokuvo antaŭreformacia kaj ligna kesto.

La ambona altaro estas de Rokoko, la minjona baptopelvportanto estas putto el la 18-a jarcento. Al la malsupra turejo kondukas ogivapordo kun lavujo por manlavo liturgia kaj lavo de sakraj iloj. La du imponaj gisferaj kandelabroj datumas nur el la periodo de spekulanto-kompanioj.

La kirko havis duetaĝan galerion ekde la fino de la 18-a jarcento. La supran oni feliĉe forigitis dum la restaŭradlaboroj daŭrintaj de 1974 ĝis 1977, la malsupra tiam malplilongigitis. Tiamaniere la ĥorejo iĝis pli hela kaj spaca.

Orgeno fama[redakti | redakti fonton]

En 1669 mulditis fare de la gotaano Hans Shatz sonorilo. La altvalora orgeno konstruita inter 1788 kaj 1801 fare de Johann Michael Hesse el Dachwig. Ekzistis ja jam antaŭulaj orgenoj. Restaŭradetoj de la Hesse-orgenoj oftis, far Ernst Ludiwg Heß, far Friedrich Meißner, far Hugo Boehm. Malklaras ĝis hodiaŭ la loko de la orgeno antaŭ 1929. La lasta restaŭro estis inter 2014 kaj 2017. Ĝi posedas du manualojn kaj 19 registrojn. Ofte okazas ŝatataj koncertoj en la preĝejo vilaĝa.

LIteraturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio, bearbeitet von Stephanie Eißling (i.a.): Handbuch der deutscchen Kunstdenkmäler, Thüringen, Deutscher Kunstverlag, Munkeno 2003, p.623, ISBN 3-422-03095-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]