Preĝejo Vizito de Maria (Elek)
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Elek |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | loke |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1934 |
Konsekrinto | Gyula Glattfelder |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 47 m (turo) |
Ligiloj | |
La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Elek (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum dominado de turkoj la komunumo senhomiĝis. La rehomiĝo okazis en 1724, la katolikoj apartenis al kirko de Gyula. La paroĥo estis fondita en 1734, poste oni konstruis preĝejeton. Ĝis 1785 tombejo funkciis ĉirkaŭ la kirko. Ĝi ne sufiĉis, tial oni konstruis la nun videblan barokan kirkon en 1796. Pro statikaj problemoj la konstruaĵo estis restaŭrita en 1818. Oni konstruis krucnavon en 1904. La orgeno estis farita en 1872 kaj trakonstruita en 1938.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola stratangulo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas kun bulboforma pinto. Sur la fasado estas videblaj kelkaj memortabuloj. La absido estas duonronda. Interne la benkoj estis faritaj en 1809. La altara bildo prezentas Viziton de Maria kaj estis pentrita en 1815. En la sanktejo estas videblaj pentraĵoj pri Sankta Barbara kaj Sankta Francisko el Asizo; skulptaĵoj pri Sankta Joakimo, Sankta Anna, Sankta Sebastiano kaj Sankta Floriano. Ĉe la predikejo estas skulptaĵo pri Sankta Antonio el Padovo. En la krucnavoj flankaj altaroj pri Koro de Jesuo kaj Sankta Jozefo.
Kermeso okazas en la 2-an de julio.