Preĝejo Vizito de Maria (Jászladány)
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Jászladány
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Jászladány | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok | |
diocezo | Eger | |
dekanujo | Jászapáti | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | –1734 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
Adreso | Jászladány, Hősők tere | |
La preĝejo Vizito de Maria estas religia monumento historia en grandvilaĝo Jászladány.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo pli frue havis lignan kirkon, kiu estis jam en malbona stato en la 16-a jarcento. Oni konstruis novan didomon el ŝtonoj en 1734, samtempe paroĥo estis fondita. Iom poste la kapacito jam ne sufiĉis, tial la preĝejo estis pligrandigita inter 1765-1785. En 1911 renovigaj laboroj okazis. La orgeno estis kreita en 1893.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola ĉe placo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La turpinto estas bulboforma, pli malsupre 4 sonoriloj loĝas, pli malsupre estas ĉirkaŭbalkono, kie iam la fajrobrigado kontrolis la eblajn fajrojn. La navo ambaŭflanke havas pliajn enirejojn. La absido estas hufoforma, ambaŭflanke po unu sanktejoj aliĝas al la absido.
Interne la predikejo kaj la benkoj estis faritaj en 1790. István Takács (pentristo) pentris la bildojn sur la plafonon en 1961. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Marian ekde 1924, apude staras statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. La flankaj altaroj estas Sankta Anna, Sankta Triunuo kaj Koro de Jesuo.
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Navoflanko
-
Interna foto
-
Pentraĵo