Preĝejo Vizito de Maria (Mánfa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Mánfa
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Mánfa
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mánfa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Komló
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika Monumento historia en vilaĝo Mánfa (Hungario).

Navo

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la romanika kirko estis konstruita en la 12-a jarcento, poste gotikiĝis kaj dufoje estis trakonstruita eble en la 14-a jarcento. Tiam oni konstruis sakristion kaj apartan kampanilon, ankaŭ la navo estis pli granda. Iom poste la kampanilo kaj la navo estis unuigita. Dum dominado de la Osmana Imperio la vilaĝo senhomiĝis, la preĝejo forgesiĝis. La baldaŭaj loĝantoj fondis vilaĝon jam pli bona loko, dum la ŝtona preĝejo restis netuŝita inter arboj. Tamen oni malkovris ĝin kaj estis renovigita en 1687, restaŭrita en 1742, pli poste en 1937. En 1973 arkeologoj esploris ĝin, poste restaŭrado okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola ekster la vilaĝo en bosko. La fasado estas malsimetria, la kvadrata turo plene reliefas. La turo havas enmuritan pordon. Enirejoj troviĝas en la fasado kaj flanko de la navo. La absido estas kuboforma kaj pli mallonga, mallarĝa kaj malalta, ol la navo. La internaĵoj estis faritaj en diversaj eraoj. La altara bildo estis pentrita ĉirkaŭ 1800.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

La kirko havas 2 legendojn.

  • Stefano la 1-a (Hungario) pelis malamikon, kiun li atingis helpe de bona ĉevalo en tiu loko. La reĝo poste konstruigis memorkirkon.
  • Bovisto serĉis mankantan virbovon, kiam li aŭdis sonoradon. Li iris al la sonorado kaj li ekvidis la virbovon, kies korno ligiĝis al ŝnurego de la sonorilo. Li liberigis la bovon kaj prezentis la tie trovitan kirkon al la vilaĝanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]