Preĝejo apostolo Bartolomeo (Aparhant)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo apostolo Bartolomeo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Aparhant
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Bonyhád
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (absido), baroko (navo)
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo apostolo Bartolomeo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Aparhant, ĝis 1943 en Apar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento. Inter 1758 kaj 1785 oni alkonstruis barokan navon. En 1840 la kirko estis renovigita. La orgeno estis farita en 1858, trakonstruita en 1899 kaj 1922. Mór Wosinsky estis tie pastro inter 1887-1894.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. Antaŭ la kirko krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej alte la turo altiĝas. La turopinto estas bulboforma. La navo finiĝas en plurlatera absido, kiu estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. La absido estas pli longa, ol kutime kaj havas apogpilierojn. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la 24-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.