Preĝejo Ĉieliro de Maria (Csorna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria kun la premonstrata abatejo en Csorna
Preĝejo de Ĉieliro de Maria kun la premonstrata abatejo en Csorna
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csorna
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria kune kun la premonstrata abatejo estas romkatolikaj historiaj monumentoj en Hungario, en urbo Csorna, laŭ la ĉefplaco.

Abatejo en Csorna

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La kirko konstruiĝis en tiu loko en la frua 13-a jarcento, poste incendioj okazis en 1242, 1401, 1561. Inter 1653-1675 ĝi plene trakonstruiĝis, inter 1774-1786 ĝi renoviĝis. En 1790 la preĝejo denove bruldetruiĝis, poste ĝi estis renovigita, poste iom pligrandigita. Komence de la 19-a jarcento la preĝejo estis barokigita.

La internaj mebloj kaj la predikejo estas barokaj. Nepre menciinda estas ŝtona reliefo pri Sankta Mikaelo el la 13-a jarcento. La ĉefaltara bildo prezentas Ĉieliron de Maria. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Norberto kaj Sankta Aŭgusteno.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro

Prepostejo estis fondita en la 1180-aj jaroj. Pro la reformacio la premonstranoj estis forigitaj, ili povis reveni en 1694. La ordeno estis forigita en 1786, sed en 1802 ili revenis. En 1950 la ordeno denove estis forigita, sed post fino de la socialismo ili revenis.

La abatejo estis konstruita ekde la 1700-aj jaroj, sed baldaŭe oni ofte konstruis aldonajn partojn. La kapelo de Johano Nepomuko estis preta en la 19-a jarcento. En la ŝtuparejo estas videblaj 4 skulptaĵoj el la 19-a jarcento. Nuntempe ankaŭ muzeo funkcias tie.

Pilgrimejo[redakti | redakti fonton]

Oni portis el Moravio apud la ĉefaltaron sanktan bildon en 1757. Tio estas kopiaĵo de bildo en Czestochowa. Baldaŭe okazis miraklaj resaniĝoj. En 1790 la bildo ne cindriĝis, tial ankaŭ tio tiris ankaŭ novajn pilgrimantojn. Aparte menciindaj resaniĝoj en 1761, 1763 kaj 1948.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto. Por la sankta bildo estas aparta kermeso en la lasta dimanĉo de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Abateja preĝejo en Csorna
Preĝejturo el la interna korto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.