Preĝejo Ĉieliro de Maria (Kisbér)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Kisbér
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Kisbér
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisbér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Győr
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en urbo Kisbér.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kisbér jam havis kirkon dum la mezepoko, kiu malaperis dum dominado de turkoj. Laŭ dokumento brika kirko funkciis en la 1740-aj jaroj. La nun videbla (tiam baroka) preĝejo konstruiĝis inter 1780-1791 kaj estis trakonstruita en 1825 laŭ klasikismo. Ambaŭ turoj konstruiĝis en 1828. La freskoj estis pentritaj en 1938, la fenestraj vitrobildoj pretiĝis en 1982. En 1977 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola havanta du simetriajn turojn en la fasado. Inter la senpintaj turoj meze estas la ĉefenirejo. Etaĝa, kvadrata sakristio kaj kvadrata sanktejo aliĝas al la navo. La ornamriĉa ĉefaltaro kaj la predikejo estis farita en 1889.

Apud la konstruaĵo ŝtona kruco el la 19-a jarcento estas videbla.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.