Preĝejo Ĉieliro de Maria (Monor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Monor
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Monor
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Monor
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 200 sidlokoj
Longo 26 m
Larĝo 10 m
Alto 43 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en urbo Monor.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama "Monar" havis kirkon jam en 1398, kiun post dominado de turkoj la kalvinanoj profitis. En 1753 alvenis ankaŭ katolikanoj, kiuj konstruis propran preĝejeton en 1757. Pli nova preĝejo konstruiĝis inter 1800-1806. La supro de la turo pretiĝis en 1859. La unua orgeno alvenis en 1826, la dua en 1947, kiun oni trakonstruis en 1985.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola, sed proksime (iom kontraŭe) troviĝas kalvinana preĝejo. Ambaŭ preĝejoj estas similaj. En la korto de la preĝejo skulptaĵo pri Johano Nepomuko estas, kiu estis farita en 1842.

La ĉefenirejo troviĝas laŭ la strato, la unusola turo etendiĝas super la enirejo. Sur la fasado inter la turo kaj la enirejo estas 2 malpenaj niĉoj. La preĝejo konsistas nur el unu navo, apud la kvadrata sanktejo troviĝas la sakristio. Interne la mebloj, predikejo kaj la ĉefaltaro estis faritaj el la 18-a jarcento. Bildo de la ĉefaltaro prezentas Ĉieliron de Maria. Apude estas lignaj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj pri Emeriko de Hungario. La flanka altaro estas dediĉita al Sankta Triunuo kie la bildo estis pentrita en 1858.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.