Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nyírbéltek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Nyírbéltek
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Nyírbéltek
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírbéltek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en Nyírbéltek.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko konstruiĝis en 1222, sed ĝi jam en 1241 iom detruiĝis fare de tataroj. Poste oni renovigis ĝin kaj en la 15-a jarcento oni trakonstruis ĝin al gotika kirko. En 1777 ĝi parte estis trakonstruita, sed ĝuste post jardeko la preĝejo kune kun la vilaĝo bruldetruiĝis, kiun denova trakonstruo sekvis. Denova trakonstruo okazis en 1888, tiam oni konstruis sakristion. En la 1920-aj jaroj oni pligrandigis la preĝejon, tiam ankaŭ malgranda kvadrata turo konstruiĝis. La orgeno estas aŭdebla ekde 1938.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola. La unusola navo estas brikoforma, kiu finiĝas en rekta sanktejo. Pilastroj apogas la eksterajn murojn. La enirejo situas sub la turo. Interne arkeologoj trovis freskojn en 1957, kiuj estis pentritaj ĉ. 1420. Ĝi prezentas Golgoton kun ĉevalistoj, dekstre estas videblaj la 12 apostoloj.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.