Preĝejo Ĉieliro de Maria (Unterfrauenhaid)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Unterfrauenhaid
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Unterfrauenhaid
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Statuso Paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika preĝejo en Aŭstrio, en Burgenlando, en Unterfrauenhaid.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika kirko kaj samtempe pilgrimejo estis menciita unuafoje en 1222. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1460. En la 18-a jarcento ĝi estis plene trakonstruita, sed restis partoj el la malnova preĝejo. La predikejo fariĝis en 1760.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas laŭvice 3 partojn: turo, navo kaj plurkvadrata gotika sanktejo, apude estas la baroka sakristio. Interne la orgeno situas sur galerio. Sur muro de la sanktejo estas bildo pri "Vivo de Sankta Maria", kiu estas kopio pri Dürer-bildo. Apud la ĉefaltaro (farita en 1800 ŝtonaj skulptaĵoj situas pri Sankta Jozefo kaj Sankta Tadeo. La flanka altaro havas bildon pri "Nigra Madono" laŭ Czestochowa (kopio el 1629).

En tiu preĝejo oni baptis Franz Liszt-on, pri kio memortabulo memorigas. Apud la preĝejo skulptaĵo pri Kristo troviĝas de 1628.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.