Preĝejo Sankta Barbara (Újhartyán)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Barbara
Preĝejo de Sankta Barbara en Újhartyán
Preĝejo de Sankta Barbara en Újhartyán
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Újhartyán
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Barbara estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Újhartyán, laŭ la ĉefvojo. Ĝi estas la unusola historia monumento de la nova urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo "Harguian" aperis en dokumento en 1275, sed kirko ne estis menciita. En 1776 baroka romkatolika preĝejo konstruiĝis, post 3 jaroj oni establis paroĥon. En 2008 la preĝejo parte renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la urbomezo, apud la preĝejo ŝtonokruco estas videbla. La turo altiĝas en mezo de la fasado. Sur la turopinto estas bulbokupolo, ĉe la turopiedo estas la ĉefenirejo. Interne menciindas la tre belaj flankaj altaroj skulptitaj. La ĉefaltaro estas simpla.

Kermeso okazas en la 4-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]