Preĝejo de Sankta Juliano Malriĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝejo de
Sankta Juliano Malriĉa
kristana preĝejo
Informaro
Eklezio: melkita
Diocezo: Arĥidiocezo de Parizo
Titolo: Preĝejo
Konstruado: malfrua 12-a jc.-frua 13-a jc.
Stilo: Gotika arkitekturo
Geografia situo 48° 51′ 7″ N, 2° 20′ 49″ O (mapo)48.8519442.346944Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 20′ 49″ O (mapo) f1
Preĝejo de Sankta Juliano Malriĉa (Parizo)
Preĝejo de
Sankta Juliano Malriĉa (Parizo)
DEC
Preĝejo de Sankta Juliano Malriĉa
Preĝejo de
Sankta Juliano Malriĉa
Situo de Preĝejo de
Sankta Juliano Malriĉa
Map
Preĝejo de
Sankta Juliano Malriĉa
Ŝtato:  Francio
vdr

La preĝejo de Sankta Juliano Malriĉa (france Saint-Julien-le-Pauvre) estas preĝejo de la 13-a jarcento kiu troviĝas en Parizo, en Francio. Ĝi staras proksime de la Katedralo de Notre-Dame, kaj ĝi estas la sola melkita preĝejo en Parizo.

La titoldona Sankta Juliano estas Sankta Juliano la gastiganto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue malgranda kapelo de hospico starigita ĉe la interkruciĝejo de du grandaj romiaj vojoj elirantaj de Lutetia, ĝi estis detruita dum la invado de Normanoj en 886. Poste ruiniĝinta, Henriko la 1-a donacis ĝin al la episkopo de Parizo ĉ. 1030. La nuna preĝejo estis ekkonstruita nur en 1170 kaj finkonstruita ĉ. 1240, kio faras el ĝi unu el la plej malnovaj preĝejoj de Parizo[1].

En 1655, ĝi estis transdonita al malsanulejo Hôtel-Dieu de Parizo. Dum la franca revolucio de 1789 ĝi estis deklarita nacia bieno kaj fariĝis tenejo de salo en 1790. Ĝi retrovis sian religian destinon en 1826 kaj estis konsekrita al melkita[2] rito en 1889.[3]

Ikonostazo realigita en 1900 apartigas la ĥorejon disde la navo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacques Hillairet, Dictionnaire historique des rues de Paris, eldonis éditions de Minuit, 1985, ISBN 2707310549 451.
  2. La termino Melkit/o, ~a devenas de la siria vorto malkāyā (ܡܠܟܝܐ), kiu signifas "reĝa" aŭ "imperia". En la araba la vorto Malakī (ملكي) ankaŭ signifas "reĝa" aŭ "imperia".
  3. Direction des parcs, jardins et espaces verts de Paris

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]