Preĝejo Sankta Kruco (Vasvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Kruco
Preĝejo de Sankta Kruco en Vasvár
Preĝejo de Sankta Kruco en Vasvár
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
Statuso paroĥa preĝejo de 1689
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 42 m
Larĝo 16 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Dominikana preĝejo de Sankta Kruco estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Vasvár, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 15-a jarcento jam gotika preĝejo funkciis en tiu loko, sed dokumento menciis la monaĥejon en 1254. En la 1570-aj jaroj la konstruaĵoj estis forlasitaj pro la turka minaco, poste oni profitis ilin, kiel fortikaĵo. Inter 1689-1771 la preĝejo barokiĝis. En 1912 kaj en 1942 la fronto estis trakonstruita. La monaĥejo estis pligrandigita en 1930, kie nun muzeo funkcias. La dominikanoj estis forigitaj en 1950, poste ili neniam revenis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kontaktiĝas kun la monaĥejo kaj havas unusolan turon kaj navon, la absido estas kvadrata. La barokaj mebloj devenis el la 17-a jarcento. La ekstera reliefo pri Reĝino de Rozario pretiĝis en 1912.

La preĝejo estas la plej grava Monumento historia de la urbo. Kermeso okazas en dimanĉo post la 8-a de septembro kaj en dimanĉo post la 14-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Iama enirejo de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.