Preĝejo Sankta Ladislao (Aszaló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo de Aszaló
preĝejo de Aszaló
Catholic parish church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Aszaló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Aszaló.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko preĝejo funkciis jam en tiu vilaĝo. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1766-1803. La turo bruldetruiĝis en 1854, sed poste oni renovigis ĝin. La orgeno ekfunkciis en 1808, ĝi estis trakonstruita en 1910.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. En mezo de la fasado la turo altiĝas, sube la enirejo troviĝas. Supro de la turo estas okflanka alta piramido. La absido estas kovrita per kvarona kupolo. Interne la orgeno havas lokon en la galerio. Ĉe la ĉefaltaro pentraĵo estas videbla pri Sankta Ladislao. La ĉefaltaro estis farita en 1766. La plej grava ligna skulptaĵo prezentas resurekton el la 18-a jarcento.

En la korto estas ankaŭ kruco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.